← Reen al T

PIV · 15334

★tambur/o

tambur/o
𝅘𝅥𝅰 Instrumento, konsistanta el malplena cilindro, kies ambaŭ bazaj flankoj estas fermitaj per du maldikaj streĉitaj folioj el ledo, kiujn oni frapas per bastonetoj: ili ĉe bruo de tamburoj kaj trumpetoj atakis unu la alian Z; malsaĝulo kiel tamburokiu pasas, lin batas Z; Provenca tamburo (mallarĝa, longa tamburo, ludata kun akompano de fluteto fare de la sama muzikisto).
Cilindroforma objekto aŭ ujo, turnata per mano, motoro k.a.: a) servanta por volvi sur ĝi fadenon, kablon ks (rulilo): ĉentamburo, fadentamburo, kablotamburo; tamburo de barometro, de bremso, de min-elevatoro; b) alicele uzata: lavmaŝina tamburo. barelo.
Parto de teksomaŝino kun provizo de veftobobenoj, aŭtomate ennavedigotaj.
🏠 Ĉiu el la segmentoj cilindraj, formantaj kolonon, i.a. tiu masiva cilindra parto de korintika aŭ kompozita kapitelo.
tamburi (tr)
Ludi tamburon: oni tamburas malproksime; li tamburis la melodion de la kanto de la flagelantoj Z; (analoge) la vento tamburis sur la krevintaj fenestraj vitroj Z; nerve tamburi per la fingroj sur la tablo.
Anonci per tamburo: tamburi alarmon; ĉu vi ne aŭdis, kio estis tamburita en la tuta lando? Z.
tamburado. Ago tamburi: la urbo sciis pri tio kvankam oni ne anoncis ĝin per publika tamburado Z.
tamburego. Plej granda tamburo, batata per unu remburkapa frapilo.
tamburisto. Homo, kiu ludas tamburon: la tamburisto fantaziis (improvizis) sur sia granda tamburo Z.
tamburumo 🏠 La cilindra bazo de kupolo.
brodotamburo Ilo, konsistanta el du ringoj, kutime lignaj, unu en la alia, per kiuj oni streĉas la ŝtofon, por faciligi la brodadon.
ĉeftamburisto. Suboficiro, ĉefo de la tamburistoj en militista muzikantaro.