PIV 2026 · Artikolo 15333
tamaziĥto
tamaziĥto ano de iu el la indiĝenaj (ne-arabaj) gentoj de norda Afriko, precipe Maroko kaj Alĝerio: ili estas arabigitaj Tamaziĥtoj ekde jarcentoj kaj parolas la plej antikvan araban dialekton en Maroko Ko Sin. berbero. ➞ kabilo.
tamaziĥta rilata al tamaziĥtoj aŭ iliaj lingvoj: la alĝeria lernejo ankaŭ havas kursojn pri la franca , la tamaziĥta (berbera) kaj la angla MD