PIV 2026 · Artikolo 1835

berbero

Litero B

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. berbera
  2. Berberuj/o
  3. Berberi/o
berbero tamaziĥto: la grandaj etnaj grupoj — tuaregoj de la Sudo, berberoj de la Nafusa-Montaro — agas laŭ siaj interesoj MD
berbera rilata al berberoj aŭ iliaj lingvoj: la reĝo vetis kun li je ses berberaj ĉevaloj Z mi aŭskultis prelegon pri la berbera lingvo de norda Afriko GMc
Berberujo, Berberio GEOG HIST la regiono de norda Afriko okcidente de Egiptujo, tradicie loĝata precipe de berberoj: la ŝipanaro montriĝas ne inda je sia estro: jam antaŭ la bordo de Berberujo ĝi faras ribelon FK ni transiris al Berberio, kaj la loko, kie ni loĝiĝis, estis Alĝero, tute kvazaŭ ni estis loĝiĝintaj en la infero mem FPV