PIV 2026 · Artikolo 1836

berberiso

Litero B

berberiso BOTA arbusto kun dornaj branĉetoj el Eŭropo, Afriko, Ameriko kaj precipe Azio; la folioj estas malgrandaj kaj ofte havas dornajn randojn; la floroj estas flavaj, kloŝformaj kaj ofte en grapoloj; ĝi havas multajn berojn, ĝenerale ruĝajn aŭ oranĝajn ĉe la falfoliaj specioj kaj nigre bluajn ĉe la daŭrafoliaj; pluraj specioj estas orname kultivataj. genro Berberis
berberisacokreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas berberiso. membro de la familio Berberidaceae (berberisacoj)