PIV · 1834
★ber/o
★ber/o
1 🍁 Frukto kun pli-malpli karneca k suka perikarpo, ĝenerale enhavanta plurajn semojn, kiel ribobero, tomato, vinbero, vakcinio. ☞ peponedo.
2 👥 Malgranda karneca frukto (sendepende de ĝia strukturo), kiel frago, frambo, sorpo.
senberigi. Deŝiri la berojn, por ilin kolekti.
pseŭdobero, ŝajnbero 🍁 Bereca ŝajnfrukto. ➞ berkonuso.