← Reen al C

PIV 2020 · 2504

cidoni²o

cidoni2o 🍁
G. (Cydonia el rozacoj) de falfoliaj trunkarbustoj k arboj kun simplaj, ovale korformaj, lanugaj folioj, kun kvinnombraj, unuopaj rozaj aŭ roze blankaj floroj k kun fruktoj (berecaj ŝajndrupoj) bonodoraj, lanugaj, adstringaj; 2 sp-oj:
Ĉinia cidonio (C. sinensis), el Ĉinio, kun malhele flavaj, oblongaj fruktoj, pororname kultivata;
ordinara cidonio (C. oblonga, sin. C. vulgaris), origina eble el Turkio, naturigita en S Eŭropo, kultivata por pirformaj, flavaj, firmakarnaj fruktoj, el kiuj oni preparas siropon, ĵeleon, paston, konfitaĵon ktp.
👥 Frukto de cidonio 1, pli speciale de la ordinara cidonio. Sin. cidonibero.
cidoniarbo, cidoniujo. Cidonio 1, pli speciale la ordinara cidonio.
cidonibero. Cidonio 2.
florcidonio = kenomelo.