← Reen al F

PIV · 4752

★frag/o

frag/o 🍁 Frukto de fragujo; ŝajnbero karneca, sukplena, maturstadie ruĝa k manĝebla, konsistanta el la ŝvelinta, karna florreceptaklo, sur kiu sidas malgrandaj akenoj.  fragmarko, fragkenopodio (Vd blito).
fragujo. 🍁 Ĉiu herbo de la g. fragario, pli speciale de la sp-oj produktantaj manĝeblajn fragojn.