PIV 2026 · Artikolo 1065

arbuto

Litero A

arbuto BOTA frukto de arbutujo: globa ruĝa bero, manĝebla, kun supraĵaj veruketoj. Sin. arbutbero.
arbutujo BOTA daŭrafolia arbeto aŭ trunkarbusto, kies fruktoj (beroj) estas arbutoj, kun elipsaj, ledecaj, integraj aŭ dentaj folioj, kaj kloŝformaj blankaj floroj en panikloj; el okcidenta Eŭropo, la mediteranea regiono kaj nordokcidenta Ameriko. genro Arbutus Sin. fragarbo. ➞ erikaco.