PIV 2026 · Artikolo 1066
★arĉo
★ arĉo
1 MUZI longa maldika stango kun fasko el ĉevalharoj aŭ alia materialo streĉita laŭlonge, uzata de muzikisto por vibrigi la kordojn de violono aŭ alia kordinstrumento: se vi prenis la violonon, prenu ankaŭ la arĉon Z mi bone povis teni la violonon kaj la arĉon kaj laŭ lia deziro ludis la notojn HBu ➞ arĉotrio.
2 FERV horizontala frota parto de kurentodeprenilo, uzata ĉe elektraj trakciiloj.➞ pantografo, troleo.