PIV · 1067
ard³i
ard3i (ntr)
1 Esti varmega ĝis koloro ĝenerale ruĝa aŭ blanka: en eleganta kameno ardis karboj Z; ĉu iu povas marŝi sur ardantaj karboj? X; ardas fera stango en la fajro; bovo (bronza), en kies ardanta ventro la homeco rostiĝas Z; ĉiuj skribitaj literoj momente ekardis, k malaperis en la flamo Z. ☞ fajri, flami.
2 (f) Esti tre pasia, ekstreme viveca, fervora: ŝiaj ardantaj okuloj Z; febra volo ardas en liaj vejnoj; interna kolero, ĝojo ardis sur liaj vangoj; al li tutprave ŝi ardis kolere G. ☞ boli.
arda
1 Varmega: arda forno Z; ruĝarda, blankarda drato de inkandeska lampo; ⊕ ardaj nuboj.
2 Tre fervora, pasia: mi ebriigos vin per miaj ardaj kisoj B; arda ĉevalo; arda atako; homo arda en la diskutado; ardaj deziroj.
ardo. Varmego: oni ne povis elteni la ardon de la fajro; (f) li elverŝis sur lin la ardon de sia kolero X.
ardaĵo. Io ardanta.
ardego. Ekstrema ardo: kiu el ni eltenos ĉe la eterna ardego? X.
ardeta. Iomete arda: la ardeta lumo en la Crookes-tubo.
ardigi. Meti en ardan staton: ardigi cindrigitan precipitaĵon; la forno estis ardigita treege Z. ☞ hejti.
ardilo. Inkandeska mufo.
alpardo. Ruĝiĝo de la altaj pintoj de Alpoj tuj post la sunsubiro.