PIV · 683
amor/o
amor/o. La tuto de la voluptocelaj seksaj agoj: amoro estas la kuntuŝo de du epidermoj k la interŝanĝo de du kapricoj, diris humuristo. ☞ eroto, erotika.
Amor4o ☉ ☆ Dio de la amoro, ofte prezentata sub la formo de flugilhava infano: kia malbonkonduta knabo estas tiu Amoro! Z; Amoron blindiginte, de nun sklave konduku lin Frenezo! K; k via rid’, Amor’! W. ☞ Eroso, Kupido. ➞ Venuso, Afrodito.
amora. Rilata al amoro.
amori (kun iu aŭ tr) Seksumi kun la celo havigi plezuron al si k/aŭ al sia(j) partnero(j): ĉi tiun nokton mi amoris […] kun Elias PM; kiam mi kisas vin – mi volus karesi vin, kiam mi karesas vin – mi volus amori vin M. ☞ bugri, fiki, frandzi, koiti, kopuli, masturbi, midzi.
amorado. Praktikado de amoro.
amoranto, amorantino. Tiu, kiu amoras: Georg estas sperta, lerta amoranto PM.
amorema. Inklina al amoro.
amorinda. Inda je amoro: Clarissa […], ne tiom interesa, ne tiom amorinda JC.
amoristo, amoristino. Profesiul(in)o pri amoro. ☞ ĉiesul(in)o, ĝigolo, hetajro, meretrico, putino, prostituit(in)o.
amorveka. Kapabla veki amoran deziron.