PIV 2026 · Artikolo 2724
★ĉies
Derivaĵoj en la artikolo 3
★ ĉiesapartenanta al ĉiu(j) persono(j): klarigi la aferon en ĉies alesto Z klopodi pri ĉies favoro estas pleje malsaĝa laboro Z ĉies lumboj senfortiĝis, kaj ĉies vizaĝoj nigriĝis MT ĉies okuloj kun teruro deturniĝis de tiu homo Z riĉa fama viro, kies nomo estis sur ĉies lipoj Z la spirito estas ĉies privata posedaĵo SSz je ĉies miro KKa
ĉiesa ĉies (pli emfaze): motivo ĉiesa kaj ĉiama UsH
ĉiesulino amoristino. Sin. putino.