PIV 2026 · Artikolo 2723

2★ĉielo

Litero Ĉ★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 6
  1. ĉiela
  2. ĉielan/o
  3. ĉielul/o
  4. elĉielul/o
  5. enĉielul/o
  6. subĉiela
2 ★ ĉielo
1 blua spaco, ŝajne volba, kiu etendiĝas super nia kapo, kaj en kiu ŝajnas moviĝi la astroj: sur la ĉielo staras la bela suno FE du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma ĉielo FE el klara ĉielo tondro ekbatis Z se la ĉielo falus al tero Z serena ĉielo nuba ĉielo sub la libera ĉielo sen ŝirmejo, eksterdome Z ne gutas mielo el la ĉielo Z (figurasence) urboj fortikigitaj ĝis la ĉielo MT gloraltigi iun ĝis la ĉielo ➞ apoteozi
2 RELI ĉielo 1 rigardata kiel la restadejo de Dio, dioj, anĝeloj aŭ beatuloj: la ĉielo rakontas Lian veron de Dio MT kiel vi falis de la ĉielo, ho brilo, filo de la matenruĝo! MT kaj Elija en ventego suprenflugis en la ĉielon MT Jesuo estas prenita supren for de vi en la ĉielon NT Mohamedo, rajdante Borakon, atingis ĝis la sepa ĉielo unu parolo de Budho tremigas la diojn en ilia ĉielo la ĉielo de la ĉieloj la sepa ĉielo ➞ Edeno 1, Elizeo, Paradizo, sfero 2.
3 KRIS respekta anstataŭo de la nomo de Dio: la ĉielo volu, ke Z la ĉielo donu, ke Z pro la ĉielo Z en la nomo de la ĉielo! Z la regno de la ĉielo NT ho, ĉielo! FE
ĉiela
1 rilata al la ĉielo: la senprudentaj birdoj muzikas sian ĉielan koncerton Z ASTR ĉiela korpo ➞ astro Z ĉiela ekvatoro ĉielaj polusoj
2 feliĉiga aŭ perfekta, kiel ĉielo 2: edzo kaj edzino — ĉiela difino Z ĉielaj ĝuoj ĉielaj plezuroj
3 apartenanta al Dio: la ĉiela fajro fulmo ĉiela venĝo ĉiela puno ĉiela beno ĉiela pardono
ĉielano ĉielulo: mi atingas la landon de la ĉielanoj B
ĉielulo spirito aŭ dio loĝanta en la ĉielo: alesto via, ho ĉielulino,
Flankigos ilin, sed ne fortimigos Z
Sin. ĉielano, elĉielulo, enĉielulo.
elĉielulo ĉielulo: kia estas la elĉielulo, tiaj estas ankaŭ la elĉieluloj NT
enĉielulo ĉielulo: enĉieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj NT
subĉiela
1 troviĝanta sub la ĉielo: nia subĉiela mondo
2 troviĝanta aŭ okazanta ekster konstruaĵoj, sen ŝirmejo: subĉiela bankedo en la duka placo OE li predikis al la popolo subĉiele GBe Sin. eksterdoma, plenaera.