PIV · 4882
★fulm/o
★fulm/o
1 ❄ Atmosfera fenomeno, konsistanta el elektra malŝargo inter nuboj, aŭ inter nubo k la tero, k karakterizata de brila fajra streko rapidege pasanta tra la ĉielo: ne rigardu en la fulmon, ĉar tiu vido blindigus vin Z; fulmoj malproksimaj ekbrilis Z; la poligono (fagopiro) estis brulkolorita de la fulmo Z; altan arbon batas la fulmo Z; trafita de la fulmo; ekbrilo de fulmo Z; somera fulmo (sentondra fulmado). ➞ fulmobati, fulmobrilo, fulmogardilo, fulmosuĉilo.
2 Tiu sama fenomeno, rigardata kiel kolerarmiloj de la dioj aŭ de Dio: la Titanoj falis sub la fulmoj de Zeŭso; Dio ĵetis fulmon k konfuzis ilin X; (f) la fulmoj de la Eklezio (ekskomuniko); liaj okuloj ĵetis fulmojn B. ➞ fulmosagoj.
3 Tiu fenomeno, kiel simbolo de ega rapideco: la vorto flugas tra la landoj kun la rapideco de fulmo Z; ĉi tiuj pensoj kvazaŭ garbo da fulmoj trakuris la kapon de M. Z; tiel oni travidas per unu sola ekfulmo de la penso la nemezureblan vojon Z; fulmofermilo (➞ zipo); fulmostriko; k fulmorapide ĝi malaperis k fulmorapide ĝi reaperis Z.
fulma
1 Rilata al fulmo: fulma malŝargo.
2 Rapida kiel fulmo: fulma milito.
fulmi (ntr) (pp fulmo) Brili: la monto Sinaj fulmas k flamas X; aspektis kvazaŭ la tuta mondo staris en flamoj, tiel forte fulmis Z; (f) fulmas lancoj Z, sparko.
fulmado. Serio da fulmoj: sentondra fulmado (kiam ties tondroj ne estas aŭdeblaj, pro la malproksimo); fulmadis senĉese k tondroj bruadis Z.
fulmeti. Vigli per sinsekvaj briletoj: en la pupiloj fulmetadis briloj Z; sur ŝiaj lipoj senĉese tremadis fulmetanta rideto Z. ☞ flagri.
ekfulmi. Abrupte fulmi.
magnezifulmo. Tre viva brilo, ricevata per ekbruliĝo de magnezia pulvoro, k pasintece uzata en fotado.