← Reen al A

PIV · 1292

astr¹o

astr1o. Natura ĉiela korpo, ekz. stelo, kometo, planedo: la fiksaj astroj (la steloj); astrofiziko (Vd fiziko); (kun astrologia senco) li estis naskita sub favora astro; Lun’ estas nia astro Z (de ŝtelistoj).
astra. Rilata al astro(j): la astra lumo; astra lampo (ĵetanta nenian ombron sub si).
astrolog1o. Specialisto pri astrologio.
astrologi1o. Arto priskribi la karakteron de homo k doni informojn pri ties ebla estonteco laŭ la aranĝo de la astroj en la momento de ties naskiĝo. horoskopo.