PIV 2020 · 4555
★fizik/o
★fizik/o. Scienco pri la proprecoj de la korpoj k la fenomenoj, kiuj okazas ĉe ili, ne ŝanĝante ilian molekulan strukturon: eksperimenta fiziko; matematika fiziko. ☞ energetiko, kemio, natursciencoj.
fizika
1 Rilata al fiziko: la fizikaj leĝoj, fizika kemio.
2 🌄 Pritraktanta la materian aspekton de la tero (kontraste al la homa geografio): fizika mapo de Eŭropo (montranta la riverojn, montojn ktp).
3 Korpa, kontraste kun psika: la fizika flanko Z, forto Z; la fizikaj bezonoj; al li minacas morto, se ne fizika, tiam ankoraŭ pli terura, morala Z; la fizika mondo; respondi al ĉiuj aparte estas por mi fizike neeble Z.
★fizikisto. Sciencisto pri fiziko.
metafizik1o. Parto de la filozofio pri la unuaj kaŭzoj k principoj de ĉio, kiuj estas neesploreblaj per la metodoj de la pozitivaj sciencoj.
metafizikisto. Filozofo specialisto pri fiziko.
astrofiziko. Branĉo de fiziko pri la fizikaj procezoj en la kosmo.
kernfiziko. Branĉo de fiziko pri la leĝoj k konstruo de la atomkernoj.