← Reen al P

PIV · 12952

psik/o

psik/o Ψ Tiu parto de vivanta estaĵo, kiu estas la sidejo de ties sentaj, sciaj, imagaj k volaj okazaĵoj: tiuj kutimoj enradikiĝas profunde en nia psiko. animo, menso, spirito.  psikanalizo, psikastenio, psikodramo, psikofiziologio, psikokirurgio, psikomovo, psikoneŭrozo, psikopatologio, psikotekniko, psikoterapio.
psika. Rilata, apartenanta al la psiko: psikaj fenomenoj; psika forto, difekto; li estas homo psike malsana Z.
psikismo. Tuto de la psika vivo de difinita individuo.
psikolog2o
Specialisto pri psikologio.
Tiu, kiu kapablas ĝuste observi k priskribi la personecon de homo.
psikologi2o. Scienco pri la psikaj fenomenoj: psikologio de la infanoj, de la bestoj, de la normala homo, de la homamasoj; la psikologio estis iam parto de la filozofio, sed ĝi nun iĝis memstara.
psikologia. Rilata al la psikologio: psikologiaj esploroj, metodoj; psikologia milito (provanta efiki sur la psikon de la malamikoj).
psikozo
Psika malordo, karakterizata de relativa, tamen bone rimarkebla, perdo de kontakto kun la realo, de emocioj patologie intensaj, deliro k ofte de sensaĵoj halucinaj: mania-deprimiĝa psikozo.
Kolektiva k disvastiĝanta timego pri katastrofo, ĝenerale socia: psikozo pri milito. melankolio, manio, paranojo, skizofrenio.
psikopatio. Psika malordo, karakterizata precipe de neregataj impulsoj, humora nestabileco k nekapablo adapti sin al la medio, kio ĝenerale kondukas al kontraŭsocia konduto.
psikopatiulo. Homo en stato de psikopatio.
metapsika. Koncernanta la psikajn fenomenojn, science neklarigeblajn.
parapsikologio. Studo de la paranormalaj fenomenoj.  levitacio, telekinezo, telepatio.
amaspsikologio. Scienco pri konduto de homamasoj.