PIV 2026 · Artikolo 4554
fizalido
fizalido
1 BOTA tutmonda planto kun blanketaj aŭ bluetaj floroj funelformaj, kies kaliko ĉe maturiĝo ŝvelas en membranecan angulan vezikon, kiu fine enhavas globan beron. genro Physalis ➞ solanaco, alkekengo.
2 KOMU manĝebla frukto (bero) de fizalido 1.
perua fizalido fizalido el Sud-Ameriko, kun flavaj fruktoj, glataj, rondaj beroj, ĉiu frukto kreskas en kaliko komence verda, mature flavgriza; tre kultivata por la fruktoj, manĝeblaj krudaj aŭ konfititaj. specio Physalis peruviana