PIV 2026 · Artikolo 532

alkekengo

Litero A

alkekengo BOTA
1 florplanto, plurjara herbo el Azio kaj sudorienta Eŭropo, kun blanketaj unuopaj mallonge pedunklaj floroj, kies kaliko post florado ŝanĝiĝas al membraneca apekse pinta veziko enfermanta ruĝan beron; parenca al fizalido. genro Alkekengi, sola specio officinarum ➞ solanaco.
2 la frukto (bero) de alkekengo 1 uzata kiel spicaĵo aŭ kiel medikamento.