← Reen al S

PIV · 14495

solan/o

solan/o 🍁 G. (Solanum el solanacoj) de plantoj –unu- k plur-jaraj herboj, arbustoj k arboj – kun simplaj aŭ plume kunmetaj folioj, kun rad- aŭ kloŝ-formaj floroj en cumoj, k kun globformaj aŭ elipsoidaj beroj; subkosmopolita g. de ĉ. 1 700 sp-oj ĝenerale venenaj (almenaŭ en la verdaj partoj).
nigra solano. Sp. de solano (S. nigrum) el Eŭropo, sed tre disvastigita, unu-, du- aŭ plur-jara herbo kun blankaj floroj k kun nigra aŭ nigreta bero; kultivata pasintece por folioj manĝataj kiel spinaco, hodiaŭ precipe por medicinaj uzoj.
tubera solano. Sp. de solano (S. tuberosum). Sin. terpomo 1. dolĉamaro, melongeno, pseŭdokapsiko.