PIV 2026 · Artikolo 15784
tomato
tomato BOTA
1 unujara herbo, grandskale kultivata en sufiĉe varmaj regionoj por beroj iom plate globaj aŭ pirformaj, diversgrandaj, maturstadie flavaj, oranĝaj, pupuraj aŭ intense ruĝaj, manĝeblaj krudaj aŭ kuiritaj. specio Solanum lycopersicum ➞ solanaco.
2 KOMU frukto de tomato 1: salato el tomatoj kun ajlo kaj olivoleo farĉitaj tomatoj
tomata rilata al tomatoj: tomata saŭco ➞ keĉupo.