PIV · 12554
★pom/o
★pom/o
1 🍁 La frukto de pomarbo, pli speciale de pomarbo 1: bereca ŝajndrupo globa aŭ preskaŭ globa, kun firma k sukplena karno, plurmonate konservebla, manĝata kruda aŭ kuirita, uzata i.a. por konfitaĵoj, ĵeleoj, suko k en la fabrikado de cidro: tablopomo; rostitaj pomoj; ĵeti al iu putrajn pomojn.
2 Pli-malpli samforma frukto aŭ tubero de aliaj plantoj. ☞ sukerpomo, akaĵupomo.
3 Objekto kun formo de pomo: la pomo (= globo) de l’ okulo; ☉ pomo de malkonkordo (ora pomo, ĵetita al tri diinoj, Hera, Atena k Afrodito, kun la surskribo: «Al la plej bela!»).
gorĝa pomo ❤ Elstaraĵo de la antaŭa parto de kolo, responda al la tireoido. Sin. Adampomo.
poma. Rilata al pomo(j): poma vino, kaĉo.
pomata acido Ⓚ Malata acido.
★pomujo
1 Ujo por kolekti pomojn.
2 Pomarbo.
pomacoj 🍁 (ark.) Eksa fam. (Pomaceae), responda al la nuna subfam. malusoideoj.
pomarbo
1 👥 Ĉiu arbo de la g. maluso, kultivata por la produktado de pomoj 1, pli speciale la doma maluso.
pomoideoj = malusoideoj.
pomologo 🌾 Fakulo pri pomologio.
pomologio 🌾 Tiu fako de hortikulturo, kiu speciale rilatas al la manĝeblaj fruktoj k kultivo de fruktarboj.
Adampomo ❤ Gorĝa pomo.
akaĵupomo Vd akaĵuo.
dornpomo. Frukto de daturo.
dornpomujo. Daturo.
sukerpomo 🍁 Frukto de sukerpomarbo; plurobla bero aspektanta kiel ananaso, sed kun karno blanka, kremeca, tre aroma, kun aparta gusto.
sukerpomarbo 🍁 Tufarbusto (skvama anono) produktanta sukerpomon.
★terpomo 🍁
1 Plurjara herbo (tubera solano) kun subteraj stolonoj, apekse produktantaj pomgrandajn tuberojn, kun plume kunmetaj folioj k kun blankaj aŭ violbluaj floroj; origina el Andoj k tie kultivata jam de 5000 j.a.K., enkondukita en Eŭropon en 1570, hodiaŭ vaste kultivata (multaj kf-oj) por tuberoj amelriĉaj, tre uzataj en la homa nutrado. ➞ leptinotarso.
2 👥 La manĝebla tubero de terpomo 1: 🍴 bakitaj, frititaj, pufigitaj, stufitaj, fritŝveligitaj, pajle frititaj, ŝelkuiritaj terpomoj; terpoma kaĉo, pureo. ☞ terpom-fritoj, ĉipsoj.
dolĉa terpomo. Batato.