← Reen al A

PIV · 737

★ananas/o

ananas/o
🍁 G. (Ananas el bromeliacoj) de agavosimilaj plantoj plurjaraj, daŭrafoliaj, kun metrolongaj, ĉe la plej multaj formoj dornarandaj folioj, k kun konussimila, ĝis 1−3-kilograma kunmeta ŝajnfrukto, konsistanta el la maturiĝinta infloresko, kies elementoj (akso, brakteoj, floroj k poste veraj fruktoj) kuniĝas; 8 sp-oj el tropika Ameriko, i.a. A. comosus grandskale kultivata en la tropikaj regionoj.
👥 La manĝebla ŝajnfrukto de ananasujo: sovaĝa pomo eĉ en la paradiza ĝardeno mem neniam fariĝos ananaso! Z. Sin. ananasfrukto.
ananasujo. Ananaso 1.
ananasfrukto. Ananaso 2.