PIV · 3434
drup/o
drup/o 🍁 Karna frukto kun nur unu kerno, ĉi tiu entenanta unu, kelkfoje du semojn; la haŭto estas epikarpo, la karno mezokarpo k la kerno endokarpo: abrikoto, ĉerizo, olivo, persiko, pruno estas drupoj. Sin. kernofrukto.
pseŭdodrupo, ŝajndrupo. Drupeca ŝajnfrukto: beraspekta kunmeta ŝajndrupo de moruso.
plurdrupo. Plurobla drupo: beraspekta plurdrupeto de rubuso.