← Reen al O

PIV 2020 · 11301

★oliv/o

oliv/o 🍁 La frukto de olivarbo; drupo unue hele verda, poste nigra, oleoriĉa, havanta amaran karnon k tre malmolan kernon unuseman, manĝata salita (la verdaj olivoj post senamarigo en soda solvaĵo) k uzata por produktado de manĝoleo.
oliveca. Havanta proks. la koloron de verdaj olivoj.
olivarbo. Arbo (Olea europaea subsp. e.), Mediteranea, kultivata de ĉ. 6 000 j, kun daŭraj folioj ovalaj aŭ ovale lancetformaj k kies fruktoj estas olivoj.
Bohemia olivarbo, Rusia olivarbo. Oleastro.
sovaĝa olivarbo. Sovaĝa praulo (O. europaea subsp. e. «var. sylvestris» k O. europaea subsp. cuspidata) de la kultivata olivarbo.
Monto Olivarba N. Monto apud Jerusalemo, kie laŭ la evangelioj Jesuo estis arestita.