← Reen al O

PIV 2020 · 11281

oleastr/o

oleastr/o Z 🍁 Sp. de eleagno (Elaeagnus angustifolia), malgranda arbo kun branĉoj dornaj aŭ ne, kun oblongaj aŭ lancetformaj, grize verdaj folioj, ambaŭflanke kovritaj de arĝentkoloraj, skvamformaj haroj, kun bonodoraj flavaj floroj k kun flavaj, pli-malpli karnaj, manĝeblaj ŝajnberoj; hejma en SE Eŭropo k U Azio, kvazaŭhejma ialoke sur la Mediteranea marbordo, pororname kultivata. Sin. Bohemia olivarbo, Rusia olivarbo.