← Reen al E

PIV 2020 · 3725

eleagn/o

eleagn/o 🍁 G. (Elaeagnus el eleagnacoj) de poligamiaj arboj k trunkarbustoj kun ŝosoj, folioj k infloreskoj kovritaj de ŝildoformaj, arĝentecaj aŭ brunaj haroj, kun ne tre okulfrapaj sed ĝenerale bonodoraj, senpetalaj floroj k kun ŝajnberoj, ĉiu el ili konsistanta el unu akeno ĉirkaŭita de la dikiĝinta k pli-malpli karna bazo de la perianto; ĉ. 40 sp-oj el Eŭropo, N Ameriko k precipe Azio, kelkaj pororname kultivataj, i.a. oleastro.