PIV · 4611
★flok/o
★flok/o. Peceto, tufeto el maldensa k malpeza materio, kiu ŝvebas en aero, malrapide falante: flokoj de lano B, neĝo Z, fulgo, vato; (analoge) flokoj de sapo (por delikataj ŝtofoj); avenflokoj, maizflokoj (por kaĉoj). ☞ ero, guto.
floka. Prezentanta formon de flokoj: flokaj nuboj, floka semkrono de la buterfloro Z.
flokigi Ⓚ Precipiti koloidan solvaĵon sub formo de flokoj.
flokiĝi Ⓚ Floksimile precipitiĝi.
flokiĝado. Koaguliĝo de koloida solvaĵo, en kiu floksimilaj eroj formiĝas k sedimentiĝas: reakcio de flokado (uzata en la laboratoria diagnozo de diversaj malsanoj, kiel sifiliso, malario, tuberkulozo, kancero, hepatitoj ktp).
avenflokoj 🍴 Avengrajnoj vaporumitaj k platpremitaj.
sapflokoj. Sapo sub formo de etaj flokoj, por delikata vestolavado.