← Reen al M

PIV 2020 · 9731

★maiz/o

maiz/o 🍁
Sp. de zeo (Zea mays el poacoj) de unujara, monoika herbo 2−4 m alta, kun grandaj folioj, kun apeksa virseksa infloresko (paniklo) k kun akselaj, ofte unuopaj inseksaj infloreskoj en formo de dikaj, cilindraj spikoj ĉirkaŭitaj de larĝaj brakteoj; origina el C Ameriko, tre vaste kultivata por la amelriĉaj, malmolaj grajnoj, kiuj estas grava greno uzata por besta k homa nutradoj: kaĉo, flokoj, faruno, manĝoleo, furaĝo ktp: kampo de maizo K.
👥 La grajnoj de maizo 1.  polento.
krevmaizo, pufmaizo 🍴 Maizgrajnoj, krevigitaj per rostado, sukeritaj aŭ salitaj.