← Reen al C

PIV · 2452

cereal/o

cereal/o 🍁 Ĉiu sp. de greno, uzata por nutrado de homoj k bestoj, i.a. por panproduktado: plej multaj cerealoj (ekz. maizo, rizo, tritiko) apartenas al poacoj, malmultaj (vosta amaranto, fagopiro, kvinoo) al aliaj fam-oj.
cerealaĵo 🍴 Ĉiu el la produktoj el cerealoj, flokigitaj aŭ alie prilaboritaj por servi kiel matenmanĝaĵo, manĝata kun lakto, salo, sukero, mielo aŭ fruktoj, precipe en N-Ameriko k Eŭropo. avenflokoj.