PIV 2020 · 16032
★tritik/o
★tritik/o 🍁
1 G. (Triticum el poacoj) de unujaraj herboj kun apeksa, densa, ofte kvarflanka spiko el 2−5-floraj, iom plataj spiketoj, k kun grajnoj unuope havantaj pli-malpli profundan, laŭlongan sulkon sur la interna flanko; 4 sp-oj el Eŭropo, U Azio k N Afriko, i.a. T. monococcum, ekkultivita en E Mediteranea regiono antaŭ ĉ. 10 000 j; 2 sp-oj (T. turgidum k T. aestivum) k centoj da kf-oj estas gravaj grenplantoj, kies grajnoj estas uzataj, i.a. por pano k pastoj: tritiko mola (por pano), malmola (pli riĉa je gluteno, por pastoj). ☞ spelto.
2 👥 La grajnoj de tritiko 1. Sin. tritikgrajnoj.
tritika. Konsistanta el tritiko: jen vi havas grandan tritikan panon Z.
bovintritiko. Nomo de kelkaj sp-oj de melampiro ŝatataj de la brutoj, i.a. la agra melampiro.