PIV 2026 · Artikolo 10103

melampiro

Litero M

melampiro BOTA unujara duonparazita herbo, sekiĝinte nigriĝanta, kun kontraŭe duopaj folioj kaj branĉoj, kun ofte ruĝaj aŭ violetaj brakteoj, kun flavaj aŭ ruĝaj floroj en spikoj aŭ grapoloj, kaj kun kapsuloj enhavantaj 1 aŭ 2 semojn, kiuj tre similas al grajnoj de tritiko; el Eŭropo, netropika Azio kaj Nord-Ameriko, kelkaj ŝatataj de la brutoj. genro Melampyrum ➞ orobankaco.
agra melampiro speco de melampiro, kun paraj folioj lancformaj kaj malhelverdaj; kun floroj grupe en spiko, kiu entenas longajn, purpurajn brakteojn; el Eŭropo kaj Azio. specio Melampyrum arvense ➞ bovintritiko.