← Reen al O

PIV · 11469

orobank/o

orobank/o 🍁 G. (Orobanche el skrofulariacoj) de herboj – plejparte plurjaraj – senklorofilaj, flavetaj, brunetaj aŭ ruĝetaj, kun tigo surhavanta skvamformajn foliojn k kun kuniĝpetalaj, dulipaj floroj en spiko; ĉ. 150 sp-oj el la mezvarmaj k varmaj regionoj, parazitantaj la radikojn de multaj plantoj, precipe herboj.
hedera orobanko. Sp. de orobanko (O. hederae) el Eŭropo, SU Azio k N Afriko, parazita al hedero.