← Reen al M

PIV · 10102

melaleŭk/o

melaleŭk/o 🍁 G. (Melaleuca el mirtacoj) de arboj k arbustoj kun alternaj aŭ kontraŭe duopaj, ledecaj folioj odoraj pro esencoglandoj, k kun floroj en spikoj aŭ kapituloj; ĉ. 220 sp-oj precipe el Oceanio, pluraj kultivataj por ornamo k la du sekvaj por kontraŭsepsaj esencoj:
kajeputa melaleŭko (M. cajuputi). Sin. kajeputo.
kvinripa melaleŭko (M. quinquenervia). Sin. naŭlo.