← Reen al F

PIV · 4239

fagopir/o

fagopir/o
🍁 G. (Fagopyrum el poligonacoj), parenca al poligono 2, de unujaraj, rapide kreskantaj herboj, kun triangulaj aŭ korformaj folioj, kun malgrandaj blankaj aŭ rozetaj floroj en fasketoj spike ariĝintaj k kun triangulsekcaĵaj, amelriĉaj akenoj uzataj en homa nutrado; 8 sp-oj el Azio k E Afriko, i.a.:
ordinara fagopiro (F. esculentum), el C k N Azio, unujara herbo kun blankaj aŭ rozetaj floroj k kun glatsupraĵaj fruktoj uzataj por fari i.a. grizan farunon k flokojn; kvazaŭhejma en kelkaj lokoj de Eŭropo, plej kultivata sp. de fagopiro.
tatara fagopiro (F. tataricum), el Hindio, tre parenca al la ordinara fagopiro sed kun blankete aŭ flavete blankaj floroj k kun malglatsupraĵaj, amargustaj fruktoj; malpli kultivata ol la antaŭa.
👥 La fruktoj de fagopiro 1, pli speciale de la ordinara fagopiro. poligono.