PIV 2026 · Artikolo 2451

cercidifilo

Litero C

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. cercidifilac/o
  2. grand/a/foli/a cercidifilo
  3. japan/a cercidifilo
cercidifilo BOTA dioika arbo aŭ (kiam kultivata) trunkarbusto, el Ĉinujo kaj Japanujo, kultivataj por aŭtune intense koloriĝanta foliaro. genro Cercidiphyllum Sin. kacuro. ➞ cercidifilaco.
cercidifilaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas cercidifilo. membro de la familio Cercidiphyllaceae (cercidifilacoj)
grandafolia cercidifilo malgranda speco de cercidifilo, karakterizata de siaj grandaj folioj; kun malgrandaj senpetalaj floroj. specio Cercidiphyllum magnificum
japana cercidifilo granda cercidifilo, unu el la plej altaj durlignaj arboj en Azio; indiĝena en Ĉinio kaj Japanio. specio Cercidiphyllum japonicum Sin. kacuro.