← Reen al K

PIV · 7050

★kaĉ/o

kaĉ/o
🍴 Manĝaĵo, havanta aspekton de mola pasto k farita precipe el faruno, miksita kun lakto aŭ alia likvo, aŭ el legomoj longe kuiritaj k duonlikvigitaj per akvo: kaĉo el fazeoloj, terpomoj; faruna kaĉo por infanoj; avenkaĉo, pomkaĉo, pankaĉo, rizkaĉo; tro da kuiristoj kaĉon difektas Z (malbona rezulto pro tro multaj kunlaborintoj). buljono, grio, kompoto, kremo, marmelado, pureo, supo.
(f) Senzorge preparita manĝaĵo: kiu kaĉon kuiris, tiu ĝin manĝu Z (ĉiu devas prirespondi pri siaj faroj); el la faraĉo fariĝis kaĉo Z; hundokaĉo.
(f) Io simila al kaĉo: kota, sanga kaĉo; kristalkaĉo; al mi donu la plezuregon, ke mi faru el li kaĉon! Z. fatraso, kompoto, ŝlimo, miksamaso.
kaĉigi. Kuiri aŭ dispremi al kaĉo.
kaĉigilo. Premilo por kaĉigi.
avenkaĉo. Poriĝo: Profesoro Davis […] trovis la avenkaĉon trokuirita S.
bebokaĉo. Flueca kaĉo por malgrandaj infanoj, el faruno aŭ industrie farita pulvoro, miksita kun lakto aŭ akvo k eventuale varmigita aŭ kuirita.
maizkaĉo. Polento.
pankaĉo. Kaĉo el panpecoj en lakto. pankuko.