PIV 2026 · Artikolo 4343
fatraso
fatraso senorda miksaĵo de diversaj objektoj rigardataj kiel senvaloraj aŭ neutilaj: ili enmarŝis nian urbon kun kelkaj veturiloj ŝarĝitaj per ĉiaspeca fatraso VVi (figurasence) kiom da ofendaj onidiroj mi estis leginta! Ne indas citi la tutan fatrason MBr ➞ brikabrako, mikspoto, pelmelo, tohuvabohuo.