PIV 2026 · Artikolo 2201

brikabrako

Litero B

brikabrako
1 kolekto de tre diversaspecaj kuriozaj objektoj, iloj, ornamaĵoj, malnovaj mebloj ktp, precipe se revendotaj brokante: Paĉjo baldaŭ tediĝas de tiom da brikabrako kaj malkara kiĉo SJo ➞ brokantaĵo, fatraso.
2 (vastasence, figurasence) kolekto de diversaĵoj kaj kuriozaĵoj: turista brikabrako: T-ĉemizoj, kruĉoj, magnetoj por fridujo kaj bildpoŝtkartoj WKl la retejo mem prezentas la aspekton de brikabrako da sensaciismaj klaĉoj MD