PIV 2020 · 2200
★brik/o
★brik/o
1 🏢 Ortangula paralelepipedo el bakita argilo, uzata por konstruado: sunsekigita briko (Sin. adobo); hardebakita, glazura, kava briko; ne donu plu pajlon al la popolo por la farado de la brikoj X; dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas Z. ☞ ŝtono, tegolo.
2 Io, havanta formon de briko: briko da (kunpremita) teo, da oro, da giso, da plumbo; briko da ĉokolado, da sapo; briko da karbo (el kunpremita pulvoro de terkarbo).
brikaĵo. Konstrua bloko el brikoj.
brikejo. Loko, kie oni elfaras brikojn.
briketo. Malgranda briko: briketo el solidigita alkoholo; briketo da ĉokolado; (f) mi petas, ke ĉiu alportu sian briketon al nia konstruo Z; ♠ Ĉiu el la lignaj aŭ plastaj pecoj, uzataj en infanaj konstruludoj.
brikkolora, brikruĝa. Havanta la koloron de briko.
betonbriko 🏢 Briko, farita el muldita betono.
konstrubriko. Briko 1: (f) la atomoj estas la konstrubrikoj de la materio.
ludbriko ♠ Briketo.
orbriko. Briko da oro: la dimensioj k pezoj de la orbrikoj diferencas laŭ la lando.