PIV 2026 · Artikolo 15429

tegolo

Litero T

tegolo ebena aŭ kurba plato uzata en parte interkovrantaj vicoj por kovri tegmenton, tradicie el bakita argilo kaj nuntempe el diversaj materialoj: estis tia ventego, ke la tegoloj deflugis de la tegmentoj Z ili supreniris sur la tegmenton, kaj mallevis lin tra la tegoloj NT ➞ tegolaranĝa; ŝindo; kahelo.
tegoli tr
1 kovri tegmenton k.s. per tegoloj.
2 certiĝi, ke ĉiuj ĉeestantoj en la Templo estas framasonoj.
tegolejo fabriko de tegoloj.