PIV · 7076
★kahel/o
★kahel/o 🏢 Plato el bakita k glazurita argilo aŭ simila materialo, uzata por pavimi aŭ tegi: bluaj, ruĝaj kaheloj. ☞ azuleĥo, ceramiko, klinkero.
kahela. Tegita per kaheloj: kahela forno Z, planko.
kaheli (tr) Ornami aŭ ŝirmi per kaheloj: kaheli banĉambron; kahelitaj muroj.
kahelaro. Tuto de la kaheloj tegantaj iun lokon: kahelaro de kuirejo.