PIV 2026 · Artikolo 1518

azuleĥo

Litero A

azuleĥo BELA KONS kahelo emajlita kaj ornamita per bildoj, kiuj origine estis nur bluaj, uzata en Hispanujo kaj Portugalujo precipe por kovri murojn. ➞ klinkero.