← Reen al B

PIV 2020 · 1519

★b

b.
I - Konsonanto, voĉa ploziva labialo.
II - La dua grafemo de la E-a alfabeto, uzata (maj.) i.a. kiel:
𝅘𝅥𝅰 nomo de la sepa tono de la C-maĵora gamo (494 Hz; absolut-solfeĝa si): B bemola, diesa;
simb. de boro;
simb. de magneta fluksdenso.
bo. Nomo de tiuj fonemo k grafemo.