PIV · 2441
ceramik⁴o
ceramik4o. Tekniko baki argilteron aŭ similan materialon k elfari tiel potojn, vazojn, kahelojn, elektronikajn komponantojn ktp.
ceramika. Rilata al ceramikaĵoj aŭ ilia produktado: ceramika elektrontubo, izolilo.
ceramikaĵo. Produktaĵo per tiu tekniko.
vitroceramikaĵo. Materialo strukture simila al ceramikaĵo (precipe al porcelano), produktita per la teknikoj de vitrofarado, k konsistanta el mikrokristaloj ligitaj per vitra cemento: kuirplato el vitroceramikaĵo.