PIV 2026 · Artikolo 2442
cerasto
cerasto ZOOL malgranda serpento el norda Afriko kaj sudokcidenta Azio, kun okuloj suprendirektitaj; ĝi vivas kaŝita en la sablo; la ordinara speco havas du kornosimilajn elstaraĵojn sur la kapo. genro Cerastes, precipe Cerastes cerastes Dan estos serpento ĉe la vojo, Cerasto ĉe la irejo MT ➞ vipuredo.