PIV · 12586
★porcelan/o
★porcelan/o. Speciala ceramikaĵo duondiafana, glazurita, kiun oni faras el kaolino k kiu vitriĝas en sia maso ĉ. 1400°C: teleroj, statuetoj el porcelano; ambaŭ estis el la sama porcelano k egale rompeblaj Z; porcelana kamentubisto Z. ☞ fajenco, grejso.
porcelanaĵo. Objekto el porcelano: ĉinaj porcelanaĵoj; fabrikisto de porcelanaĵoj Z.