← Reen al P

PIV · 12587

★porci/o

porci/o
Dividita aŭ disdonata parto de tutaĵo: mi devis enfroti al mi bonan porcion da tabako Z; mi donu al vi bonan porcion da batoj Z; li perdis la malgrandan porcion da prudento, kiun li posedis K.
Dividita aŭ disdonata kvanto da manĝaĵo: li ricevis pli, ol kiom lia porcio; porcio da pano, da glaciaĵo K, da viando Z; ĉe la marbordo ĉiam troviĝas ankoraŭ unu porcio da fiŝoj por malsata buŝo Z; li disdonis al ĉiu po unu bulo da pano, po unu porcio da viando X; la porcio de Benjamen estis kvinoble pli granda, ol la porcioj de ĉiuj X; porciolimigo en milittempo; porciokuponoj.
porciumi (tr) Limigi la kvanton de tiu aŭ alia nutraĵo, kiun ĉiu rajtos ricevi: la registaro porciumis la kafon.