← Reen al P

PIV · 12585

por¹o

por1o
🍁 Ĉiu el la preskaŭ nevideblaj truetoj aŭ kanaletoj en karapaco, konko aŭ haŭto, tra kiuj cirkulas gasoj aŭ precipe ŝvito.
🍁 Truetoj en la malsupra flanko de la ĉapelo de porofungoj. tubo.
🍁 Dehiskaj truetoj de iaj kapsuloj.
Ĉiu el la malgrandaj malplenaĵoj, kiuj apartigas la molekulojn de korpo tiel, ke ĝi estas pli-malpli penetrebla fare de akvo, gasoj kc.  poropleniganto.
pora. Havanta porojn: pora membrano, pora vazo.
poreco. Eco de io pora: la poreco de bakita argilo.