← Reen al P

PIV · 12584

★por

por.
I - Prep. (uzebla ankaŭ kun inf.), esprimanta ĝenerale la celon k pli precize montranta:
tion, kies efektivigo aŭ akiro estas celata: por kia celo? Z; bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribado Z; la preparoj por la venonta kongreso; ni diru tion por lia laŭdo; fari ion por ies honoro; vojaĝi por plezuro; permeso por elveturo; ni devas klarigi al ni, por kio ni kunvenas Z; dudek jaroj da laborado por E-ismo Z; labori por komuna utilo; li riskas por la duba rezultato kuraĝe sian vivon Z; por kio vi venis al mi? Z; etendi la manon por almozo.
tion, al kio estas destinita aŭ adaptita io aŭ iu: glaso, kiun oni uzas por vino Z; ilo el oro taŭgas por ĉiu laboro Z; tio estas ĉambro por la gastoj; kampo por la eksperimentoj de aviadiloj; miaj sagoj, tro malmulte pezaj por tia vento, ne trafis la celon Z; ĉu vi opinias min kapabla por tiu malnobla ago? Z; kuracisto por virinoj; vestoj por infanoj; ne estis akvo por la popolo por trinki X. Rim. 1 En tiuj du sencoj, se la semantikaj subjektoj de la du agoj estas identaj, oni plejofte uzas inf-on anst. subst-on post por: por hundon dronigi, oni nomas ĝin rabia Z; preni plumon por skribi; li estis invitita por kanti; ili havis nenion por manĝi Z; havi multon por fari; ne estas ankoraŭ la horo por foriri; estas tempo por ĝemi k tempo por danci X; unu fajrero estas sufiĉa, por eksplodigi pulvon Z; nek por baki, nek por haki Z; li estas tro fiera por obei ( tro). Rim. 2 Post la predikatoj esprimantaj movon, oni povas ne uzi por: kiu rabi eliras, ofte nuda revenas Z; iru serĉi la azeninojn Z; ŝi tuj kuris bati ŝin Z; ili veturis trarigardi la landon Z; ili venos vin viziti. Same, se la du subjektoj ne estas identaj: oni vokas la bovon ne festeni, sed treni Z; doni al iu manĝi k trinki Z; mi sendos venigi kuraciston Z. Rim. 3 Tamen, oni uzas esceptokaze por ĉe neidenteco de subjektoj en la esprimoj: por tiel diri, por ne paroli pri tio ks. se.
la objekton de interŝanĝo: pagi cent frankojn por sia palto; tiu drapo kostas po dek markoj por metro; por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn Z; por du monatoj mi ŝuldas 30 frankojn (de luprezo); abonpago, tio estas pago por la abono Z; (f) pagas maljunaj jaroj por junaj eraroj Z; tiuj ĉi tagoj rekompencas lin por la malfacila pasintaĵo Z; por nenio oni faras nenion Z. Rim. 4 Tie ĉi oni devas klasi la Z-an uzadon de por post danki: mi dankas vin tre kore por via promeso dissendi […] Z ( pro).
la aĉet- aŭ vendo-prezon: aĉeti teon por unu franko Z; por tiu prezo la vesto ne estas kara; ĉu vi povas lasi la ĉambron por unu spesmilo?; tiu folieto povas esti ricevita por kelke da centimoj Z; vi kalkule enskribis lignon por dudek mil rubloj dum en efektiveco vi ne donis eĉ por cent rubloj Z; oni donacas por speso k laborigas por spesmilo Z; por la mono pastra preĝo, por la mono romp’ de leĝo Z; por sia oro ĉiu estas sinjoro Z. po.
la predikaton (kiel, kvazaŭ): mi prenis vin por iu pli merita Z; mi prenis la danĝeron por ŝerco Z; oni povus preni tiun ĉambron por laborejo de artisto; vi akceptas por kontanta mono vortojn, kiuj ne enhavas indon Z; ŝtono servis al ni por seĝo; mi donos al vi la landon por eterna posedaĵo X.
la personon, je kies profito aŭ kontentigo oni agas: voĉdoni por iu; kolekti monon por mizeruloj; aĉeti kukojn por la infanoj; tiu libro estas por vi; kanti por si mem; la naturo, kiu longan tempon batalis kontraŭ ni, batalas nun por ni Z; ĉiu por si, por ĉiuj Di’ Z; la fervoro por E.; la motivoj por la akcepto de tiu propono; kiu por ĉiuj laboras pri si mem ne memoras Z; diskuti la por k la kontraŭ Z.
personon, kiun koncernas la ago (rilate al): tio estas por mi indiferenta; nia regimentestro estas por siaj soldatoj, kiel bona patro Z; asigni difinitan salajron por iu Z; tio estas granda perdo por ni; tiu ĉi grava tago restos por mi ĉiam memorinda Z; la kongreso estis vera triumfo por E.; mia spiro fariĝis abomena por mia edzino X; tri aferoj estas nekompreneblaj por mi X. al 5, kontraŭ 6.
la estontan tempodaŭron, dum kiu devas daŭri la ago: forvojaĝi por tri semajnoj; pruntedonu al mi vian libron por unu momento; ŝi sidiĝis en la dometo por iomete da tempo X; tiu manĝaĵo estos provizo por la lando por la sep jaroj X. Rim. 5 En tiu senco, oni ofte trovas por antaŭ adv.: foriri por ĉiam Z; leĝo valoras por poste, sed ne por antaŭe Z; vi faris vian popolon Izrael via popolo por eterne X; la sola, unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj E-istoj, fundamento de la lingvo Z.
por ke. Subjunkcio, montranta la celon de ago: subtenante la kruĉon, por ke la virino povu trinki Z; ili faris ĉion, kion ili povis, por ke ni elportu el la urbo la plej bonan rememoron Z; ni devas esti tre singardaj por ke, anstataŭ akceli la aferon, ni ĝin ne pereigu por ĉiam Z. Rim. 6 Por ke principe sekvigas la u-modon, krom en maloftaj okazoj, kie ĝi montras ne la celadon, la intencon, sed nur la efektivan aŭ neintencitan rezulton: tiu ŝprucigo sufiĉas por tio, ke ili plu ne povas teni la okulojn nefermitaj Z; la ideo estas tro altiranta, por ke la homoj rifuziĝus je ĝi Z; multe mankas, por ke li estus sukcesinta.
II - Pref., kun la sencoj 1 k 8: porĉiama, portempa; porvivaĵo; ni trinkis unu kun la alia porfratiĝon.